adv_geo František Omelka Aventuroj de Antonio eo alaskin FictionBook Editor RC 2.5 05 August 2010 79E5F470-8691-404D-8586-404FB498CA3C 1.0

ver. 1.0


František Omelka. Aventuroj de Antonio

Tiun ĉi verketon mi dediĉas al DOLFA BARTOŜ, mia instruisto de Esperanto.

FORVETURO.

La tuta familio akompanis Antonion al la stacidomo. Ĉiuj silentis. La patrino sensukcese klopodis kaŭi abundajn larmojn. Eĉ liaj du pli aĝaj fratinoj, kiuj ĉiam nur ridis kaj kantis, iris apude serioze, kvazaŭ ili akompanus lin en la militon, kie ĉe ĉiu paŝo atendas la morto.

Nur Antonio iris fiere, plenigita de ĝojo kaj feliĉo. Kaj kial li ne estus feliĉa, se hodiaŭ komencas plenumiĝi lia malnova revo! Li veturos en la mondon! Ne en Brno-n aŭ Prago-n, sed en veran fremdlandon, en Afrikon! Kiom bele estas, ke la sorto efektivigas lian plej ardan revon!

Lia tuta ĝisnuna vivo traflugis liajn pensojn dum tiuj mallongaj momentoj antaŭ la forveturo de la vagonaro. Kiam li eksopiris vojaĝi? Ho, li bone memoras tiun belan vesperon, kiam li prenis en la manon la vojaĝpriskribon el Meza Azio! Li jam ne plu scias, kiel ĝi estis surskribita. Sed ĝis nun li sentas tiun emocion, kiu ekkaptis lin, kiam li legis pri danĝera ekspedicio en la Himalajon, la plej altan montaron de la mondo. Eĉ nun li vidas antaŭ la okuloj la tirbestojn, terenfalantajn pro laciĝo, kaj homojn pereantajn pro frosto kaj nekutima klimato. Ankoraŭ nun li admiras la energian komandanton de la ekspedicio, kiu iris antaŭen malgraŭ malhelpoj, decidinte riski la vivon por atingi sian celon. Kiom bela, danĝera kaj heroa estis tio! Kaj Antonio rememoras, kiel li tiam ĉesis legi kaj duonlaŭte li ekflustris: "Tia komandanto mi volus esti!"

La patro ekaŭdis tion.

"Kio vi volus esti?"

"Tia komandanto de ekspedicio, vojaĝanto, pri kia mi ĵus legis."

"Pri tio vi, fileto, ne pensu! Vi havas antaŭ vi aliajn aferojn," mallonge diris la patro kaj li daŭrigis sian laboron.

Jes, li havis antaŭ si aliajn aferojn. Li vizitis la unuan klason de la burĝa lernejo. Li devis studi historion, geografion, matematikon, naturhistorion ktp. Multe da lernado. Sed liaj pensoj revenadis al la bela libro. Li baldaŭ prunteprenis alian vojaĝpriskribon, ne malpli belan. Kaj poste li legis la librojn de la plej famaj vojaĝantoj, Hedin, Vraz kaj aliaj — kaj la sopiro al la fremdaj landoj kreskis kiel lavango. Li povis legi tutan posttagmezon kaj vesperon-ofte li enlitiĝis nur meznokte. Kiomfoje la patrino devis lin forpeli en la liton-super la libro li maldormus eĉ tutan nokton.

Kaj malrapide el lia sopiro fariĝis firma decido: li fariĝos vojaĝanto! Kaj ĉar kiel vojaĝanto li devos koni multajn fremdajn lingvojn, li komencis studi germanan lingvon tiel fervore, ke li baldaŭ atingis la unuan rangon en la klaso. Krom tio li studis francan lingvon. Lia instruisto estis juna homo, kiu tre ofte entuziasme parolis pri nova internacia lingvo, esperanto. Antonio aĉetis ankaŭ esperantan lernolibron-kaj kiam li forlasis la burĝan lernejon, li jam tiom konis ĉi tiujn lingvojn, ke li ilin jam sufiĉe bone parolis.

Sed, se li opiniis, ke estos tiel facile fariĝi vojaĝanto, li eraris. Kiam li komunikis al la patro siajn planojn, ĉi tiu ekridis.

"Kion vi pensas, knabeto-vojaĝanto! Ĉu vi pensas, ke estas facile fariĝi vojaĝanto? Kiu volas veturadi en fremdajn landojn, bezonas monon, multe da mono! Vi ne povas eĉ imagi, kiom da mono kostas tia ekspedicio! Kaj vi bone scias, ke ni ne havas superfluan monon. Forigu tiajn pensojn! Vi lernos, vi fariĝos bona komercisto kaj tio estos por vi pli utila ol ia vagado tra la mondo!"

Oni facile diras: "Forgesu tion!" — sed kiamaniere li tion povus fari? Li ja okupis sin pri tio tutajn jarojn, li tion pripensis ĉiam kaj ĉiam!

Li komencis la patron peti, persvadi, li klarigis, ke por tio tamen ne estas necese tiom da mono — sed sensukcese. La patro ne volis aŭdi pri liaj planoj. Antonio devas iri en la lernadon.

Tial li decidis agi energie. Se li devos fariĝi lernanto, bone. Sed tamen li estos en fremdlando. Lia onklo estis komercisto en Genovo. Li ja skribis al ili malofte, sed kun la letero li sendis ĉiam grandan keston da sudaj fruktoj. Eble li…

Antonio elserĉis la adreson de la onklo kaj, ne dirante unu vorton al familianoj, li skribis al li. Li petegis la onklon, por ke li akceptu lin en la lernadon kaj en sia letero li promesis, ke li ĉiam obeos.

Kaj la onklo tuj respondis. Nun li ja ne bezonas lernanton, sed post unu jaro li akceptos Antonion.

La patro ŝajne iomete koleris, ke Antonio al li nenion diris pri sia letero, sed efektive li ĝojis, ke "tiu bubo estas tiom energia," kaj ke li scipovas helpi al si mem. Tiun tagon, kiam li ricevis de la patro permeson iri en la lernadon al la onklo, Antonio saltis pro ĝojo ĝis la plafono.

Li tuj aĉetis lernolibron de la itala lingvo kaj komencis lerni ĝin. Komence tio estis malfacila, sed Antonio ne cedis. Kion ĉion homo kapablas, se li havas antaŭ la okuloj grandan celon! Post duonjaro de diligenta studado li komencis legi librojn en itala lingvo.

Sed subite venis de la onklo sciigo, kiu efikis kiel fulmo. Nuntempe li ne povas akcepti Antonion, ĉar li ĵus entreprenas grandan komercvojaĝon en Afrikon. Unue li veturos en Trieston kaj poste rekte en Afrikon. La ekspedicio vojaĝos ankaŭ tra Saharo, tial tuta komercvojaĝo daŭros proksimume duonjaron. Tuj post reveno de la onklo povos Antonio veturi al Genovo…

Nun Antonio ridetante rememoras, kiom li devis klopodi, antaŭ ol li sukcesis persvadi siajn onklon kaj patron, sed precipe la patron, por ke li povu partopreni la ekspedicion de la onklo en Afrikon.

Post longa pripensado la patro donis sian permeson, kaj hodiaŭ — hodiaŭ Antonio jam veturas en Trieston, kie lin la onklo jam atendas.

Iomete fiere li rigardas la tutan mondon. Ho, kiom liaj kamaradoj miregos, kiam li rakontos al ili pri nekredeblaj aventuroj, kiujn li travivos en sovaĝa Afriko! Kiom miros sinjoro instruisto, kiam li reveninte alportos al li por kabineto multajn ekzotikajn strangaĵojn!

Sed — jam ili atingis la stacidomon. En la malproksimo aperis la fumo — lia vagonaro alveturis. Kaj en tiu momento, kiam lin ĉirkaŭis kaj lastfoje adiaŭis liaj gepatroj kaj fratinoj, premis la koron de Antonio granda bedaŭro kaj li ekploris kiel infano. Sed la vagonaro jam staris en la stacidomo.

Rapide ili metis liajn pakaĵojn en la vagonaron. La patro ankoraŭ per mallaŭta voĉo rememorigis lin, ke li bone gardu sian monon. En tiu momento ekspedoficisto donis signon — kaj la vagonaro ekflugis tra la fekunda ebenaĵo de la slovaka regiono…

Tiun saman tagon vespere, kiam Antonio estis jam malproksime en Aŭstrio, alkuris en la domon de sinjoro Ratajsky leterportisto kvazaŭ sen animo kaj tute konsternite li ekkriis:

"Kio estas kun Antonio? Ĉu li jam forveturis?"

"Jes — hodiaŭ," sinjorino Ratajsky volis ankoraŭ ion diri, sed ŝia voĉo rompiĝis en la gorĝo. Ŝi antaŭsentis ion malbonan.

"Ĵus alvenis por vi telegramo… de la onklo."

La manoj de la patro tremegis, kiam li malfermis tiun malgrandan papereton. Kaj kiam li komencis legi, la vortoj ne volis elgorĝiĝi:

"Neantaŭvideblaj cirkonstancoj devigis min forveturi jam hodiaŭ tagmeze. Antonion ne forsendu. Jozefo Ratajsky."

En la ĉambro ekregis minaca silento. Neniu ekparolis. Nur kvar paroj de konsternitaj okuloj estis fiksitaj al la malbona sciigo.

EN TRIESTO.

Al Antonio pasis la tempo rapide. Komence li sentis angoron. Adiaŭo de la gepatroj kaj fratinoj lasis en lia animo profundan impreson. Sed vico da novaj aferoj baldaŭ forigis la malgajajn pensojn.

Post duhora veturo li atingis Aŭstrion. La vojaĝantoj parolis germane. Li aŭskultis la fremdan lingvon kaj klopodis ekkompreni tion, pri kio oni parolis. Li estis sufiĉe surprizita. Tiu germanlingvo aspektis iomete alie ol li ellernis ĝin. Anstataŭ la ĝusta esprimo "ich habe" li aŭdis strangajn vortojn "i hob" ktp. Sed malgraŭ tio li komprenis sufiĉe. Post kelka tempo li havis okazon paroli germane. Maljuna, parolema sinjoro demandis lin, ĉu li veturas Vienon. Li respondis, ke li vojaĝas Afrikon. Tiam la sinjoro eksaltis for de sia loko, ekprenis sian nazumon, frotis ĝin per naztuko, denove surnazigis ĝin kaj fikse rigardis Antonion. En lia rigardo estis tiom da malkonfido, scivolemo, surprizo kaj mirego, ke tio estis preskaŭ ridinda. Kaj kvazaŭ li ne kredus al siaj oreloj, li demandis ankoraŭ unufoje:

"Kien vi veturas?"

"En Afrikon," memfide respondis Antonio.

"Kaj ĉu sola?" la fremdulo ankoraŭ ne kredis.

"Kun mia onklo. Li atendas min en Triesto."

La maljuna sinjoro ĉiam miris kaj miris. Dio bona, kiom kuraĝa estas la hodiaŭa junularo! Tiu bubo ne estas pli aĝa ol dekkvinjara, kaj ekveturas sola Trieston kaj volas vojaĝi en Afrikon!

"Kaj kien: en Alĝerion aŭ en Tunizion?"

"En Tunizion."

"Kaj poste reen?"

"Ne, en Saharon."

"Kion vi diras?" la sinjoro komencis iomete koleriĝi. Li opiniis, ke tiu knabo mensoge babilas. "Kaj kion vi tie farus?"

Antonio, kiel eble, klarigis al li la aferon. Li ĝojis, ke li povas paroli germane. Kaj li mem estis surprizita, kiom bone li en tio sukcesis. Antaŭ ol li finparolis, konduktoro komunikis, ke ili estas en Vieno.

Dum la plua vojaĝo li ne povis deŝiri siajn okulojn de la belega panoramo, kiun prezentis la Alpoj. Ankaŭ en Moravia Slovakujo, kie li travivis sian infanaĝon, estas montoj, sed kio estas ekzemple tia Buĥlov kompare al ĉi tiuj kolosaj grandeguloj?

Malrapide alproksimiĝis la nokto. Antonio bedaŭris, ke li devas travojaĝi tiom belan regionon dumnokte. Sed kion fari? Interrompi la vojaĝon kaj daŭrigi ĝin morgaŭ - tio ne estas ebla. La onklo atendus lin kaj kiajn pensojn li havus, se li ne alveturus? Li certe ektimus, ke al Antonio okazis dumvoje io malbona.

Li elpakigis libron kaj komencis legi. Ĉirkaŭ noktmezo li iĝis tre dormema. Li forte luktis kontraŭ la dormo, ĉar li timis, ke iu malbona homo povus ŝteli lian monon. Sed la naturo estis pli forta ol la bona intenco. Post kelkaj momentoj lia kapo kliniĝis sur la bruston, liaj okuloj fermiĝis kaj nur kvazaŭ el malproksimo li aŭdis la kontraŭfrapojn de la vagonradoj: ta-ta-ta, ta-ta-ta, ta-ta-ta…

Li ekdormis.

La suno staris jam alte super la horizonto, kiam iu perforte skuis lin. Ektimigite li eksaltis. En la unua momento li ne povis rekonsciiĝi. Kie li troviĝas? Kion deziras tiu nekonata homo? Kaj per kia stranga lingvo li parolas? Kion devas tio ĉio signifi? Fine li ĉion rememorigis al si. Li ekkomprenis, ke tiu nekonata viro estas la konduktoro kaj postulas de li veturbileton. Sed — kiel tio estas ebla? Li ja montris ĝin jam! Ho, li jam scias … li estas jam en Italujo! Li montris la veturbileton kaj komencis trarigardi siajn pakaĵojn. Ĉio estis en ordo.

Kiom li ĝojis, kiam li finfine alveturis en Trieston! Kiam la vagonaro haltis, Antonio elkliniĝis el la fenestro kaj svingis per la poŝtuko. Ili tiel interkonsentis kun la onklo, por ke ili baldaŭ trovu unu la alian. Ili ja certe ne ekkonus sin reciproke, ĉar la onklo vizitis lian familion lastfoje antaŭ dek jaroj. La okuloj de Antonio vagis tra la perono. Ho, kia granda amaso da homoj! La onklo estas vere sperta viro, ke li proponis tiun aferon kun la poŝtuko. Kiamaniere estus eble trovi unu la alian en tiu ĉi maro de homoj?

Homoj elvagoniĝis kaj rapidis en la urbon. La vagonaro rapide malpleniĝas. Kie estas la onklo? Li sendube atendas, ĝis tiuj multaj homoj foriros… Sed jam li povus esti ĉi tie, ĉar Antonio estas en la tuta vagonaro preskaŭ sola. Sed vidu, tie staras grupo da sinjoroj … kiu el ili estas eble la onklo? Ĉu tiu alta sinjoro en nigra vesto? Ne, li ne estas la onklo, ĉar la onklo estas pli malalta … tiu apudstaranta eble … ankaŭ ne, ĉar ĵus li bonvenigas sinjorinon … Ho, Antonio estas stultulo, eble ĉi tie estas la kutimo, ke neniu, kiu ne intencas veturi, rajtas promeni sur la perono. Eble la onklo staras antaŭ la stacidomo kaj tie atendas lin!

Subite li eksentis grandan ĝojon. Iu viro kuris rekte al lia vagono kaj de malproksime li donis al li iun signon, sed li ne povis ekkompreni ĝin. La onklo! Sed-la onklo tio ne estis. La viro alkuris ĝis li kaj tre kolere li ion kriis. Embarasita Antonio komprenis nur unu vorton: "Eksteren! Eksteren!"

Do li ekprenis siajn pakaĵojn kaj malfacile elvagoniĝis. Apenaŭ li staris sur la tero, la vagonaro ekveturis. Nur nun li ekkomprenis, kial la viro koleriĝis. Sed kie estas la onklo?

Antonio forlasis la stacidomon.

La onklo ne estis videbla.

La sento de terura soleco ekkaptis lin. Ion similan li neniam antaŭvidis. Kio povis okazi? Kion li nun faros en fremda urbo, sola kaj sola— –

Cetere, kiaj plendoj! Eble la onklo ekmalsaniĝis aŭ dumvoje al la stacidomo io neantaŭvidebla okazis al li — ja kiom da plej etaj aferoj kaj hazardoj estas en la vivo, kiuj povas reteni nin!

Kaj Antonio kuraĝe alpaŭis policiston, kiu staris apud la stacidomo. En la notlibreto li havis adreson de la komerca firmo, ĉe kiu estis la onklo dum sia restado en Triesto.

"Sinjoro, mi petas vin, kie estas la domo de tiu ĉi firmo?"

La itala policisto tre kompleze klarigis al li, laŭ kiu vojo li iru por atingi la menciitan domon. Antonio aŭskultis, aŭskultis — sed kiam la policisto estis finparolinta, li diris malespere:

"Mi ne komprenas."

Kiel en Aŭstrio, ankaŭ ĉi tie li eksciis, kia granda diferenco estas inter la literaturlingvo, per kiu oni verkas la librojn, kaj la dialektoj.

La policisto kompatis la malgrandan knabon. Li pripensis, kiamaniere li povus helpi al li. En tiu momento preterpasis ilin unu el liaj konatoj. La policisto vokis lin kaj parolis kun li pri la afero. La viro kapjesis, ekprenis la kofron de Antonio kaj mallonge li diris: "Ni iru!"

Li alvenigis Antonion al grandega konstruaĵo, sur kiu estis skribita per grandaj literoj la adreso, kiun havis Antonio. Li starigis la kofron al la pordo, amike ekridetis kaj foriris.

Antonio eniris. Li haltigis la unuan homon, kiun li renkontis. Li forgesis, ke li estas en fremda lando, kaj demandis ĉeĥe:

"Pardonu afable, sinjoro, ĉu vi ne scias, kie estas sinjoro Ratajsky?"

La viro neis per la kapo, komprenigante Antonion, ke li ne komprenas. Antonio komencis germane. Tiam la viro ekkomprenis.

"Ratajsky? Jes, mi scias … hieraŭ posttagmeze li forveturis per la ŝipo en Afrikon, en Tunizion."

Antonio ekpaliĝis. Ho, li eble ne komprenis! Tiuj fremdaj lingvoj!

"Mi petas?"

"Sinjoro Ratajsky forveturis hieraŭ posttagmeze per la ŝipo en Afrikon, en Tunizion!" la respondo estis klara kaj komprenebla, sed jam iomete malpacienca.

"Tio ne estas ebla…" nur kiel por si diris Antonio.

Tiam la viro forturniĝis kaj rapidis al sia laboro, lasinte Antonion al liaj malgajaj meditoj.

La sciigo konsternis lin. Li jam preskaŭ atingis la celon de siaj klopodoj kaj nun — la forveturo de la onklo subite ĉion neniigis. Kial do la onklo tion faris? Ĉu li volis liberigi sin de li? Ĉu li diris al si, ke dum danĝera ekspedicio Antonio estus por li nur granda malhelpo? Ĉu li en la lasta momento tiel decidis?

Pripensante tion, Antonio preskaŭ ekploris. Ankoraŭ feliĉe, ke la patro donis al li por ĉiuj kazoj sufiĉe da mono! Sed kio estus la kaŭzo, ke la onklo devis decidi nur en la lasta momento? Certe okazis io stranga — cetere li konvinkiĝos. Li alpaŭis oficiston kaj demandis lin, ĉu li ne scias, kial sinjoro Ratajsky forveturis en Afrikon jam hieraŭ.

"La ŝipo estis forveturonta nur morgaŭ," sonis la respondo. "Sed subite la direktoro de nia kompanio, kies kompaniano estas ankaŭ sinjoro Ratajsky, ŝanĝis la programon kaj ordonis, ke la ŝipo forveturu du tagojn pli frue."

Kaj la oficisto daŭrigis sian laboron, ĉar en tiel granda komerca domo ne estas tempo por longaj paroloj.

Tiu ĉi sciigo redonis al Antonio trankvilon kaj pripenson. Do la onklo ne volis liberigi sin de li kaj li forveturis nur pro tio, ke li obeis la pli superan ordonon! Ho, se la afero estas tia, kara onklo, ni kunvenos!

Li energie ekprenis siajn pezajn pakaĵojn kaj ekiris en homplenajn stratojn. Forgesita estis ĉia malkuraĝeco kaj malespero! Li atingos la onklon! Li partoprenos kun li la vojaĝon tra la Saharo! Li realigos siajn planojn, ĉar li bone scias, ke por dua fojo la patro certe ne donus permeson iri en la mondon!

Post nelonga serĉado li trovis "Transport-Oficejon." Tie li informiĝis, kiam en plej proksima tempo veturos la ŝipo al Afriko. Je la tria posttagmeze.

Li aĉetis veturbileton por la tria klaso. Post la pago de la bileto restis al li nur kelkaj liroj. Tio ne gravas. En Tunizio li atingos la onklon kaj tiam li ne plu bezonos monon.

Antaŭ ol li enŝipiĝis, li aĉetis bildkarton kaj skribis hejmen:

"Karaj gepatroj kaj fratinoj! Kiam mi alvenis en Trieston, la onklo jam estis for. Li devis forveturi du tagojn pli frue. Mi sekvas lin. En Tunizio mi atingos lin. Mi fartas bonege.

Kisas vin via Antonio."

SUR LA MARO.

La maro entuziasmigis Antonion. Apenaŭ li estis deponinta siajn pakaĵojn en malgranda kajuto en subferdeko, en kiu kunloĝis ankoraŭ kvin vojaĝantoj, li iris sur ferdekon kaj ĝuis la belegan maraspekton. La maro estis trankvila. Malforta venteto delikate movetis ĝian surfacon, kies horizonto perdiĝis en senfina malproksimo. Nur nun li ekkonsciis, kion signifas la vortoj "senfina maro". Li rememoris pri la rivero Moravio. Ankaŭ ĝi de tempo al tempo disrompis la digojn kaj subakvigis vastajn herbejojn apud UherskĂ© Hradiŝˇtĝ›. Tiam Antonio persistis eĉ kelkajn horojn stari sur la ponto kaj observi la malklaran akvon, kiu kun granda bruego ruliĝis kaj sovaĝe puŝegis pontkolonojn. Li povis longe tiel stari plena de admiro kaj entuziasmo, kun larĝe malfermitaj okuloj, kaj unusola ideo turniĝis en lia kapo: "Tiel sendube aspektas maro!"

Sed kia diferenco estas inter tiu rivero kaj tio, kion li vidas ĉi tie! Tie estis la akvo malpura, abomena — kontraŭe la maro estis pura, helblua, kaj kio estis ĉefa, nenie estis videblaj vilaĝoj kaj urboj, nenie estis arboj kaj krom kelkaj izolitaj birdoj, kiuj ĉirkaŭflugante sekvis la ŝipon, sur tiu tuta grandega marsurfaco estis absolute neniu postsigno de la vivo.

La suno majeste naĝis tra la sennuba firmamento kaj ĝiaj radioj, baniĝantaj en ondoj, ŝanĝis la maron en disfanditan oron!

Post vespermanĝo li revenis sur la ferdekon. La nokto estis varma kaj trankvila. Sur la ferdeko muzikis marista kapelo. Al Antonio tre plaĉis la kostumoj de la muzikistoj. Ili estis vestitaj en tolaj ŝuoj, blankaj pantalonoj, bluaj surtutoj kaj ĉapoj kun ora brodaĵo. Ili muzikis fremdajn kantojn. Antonio ne komprenis ilin, sed malgraŭ tio ili tre plaĉis al li. Sed kia estis lia surprizo, kiam la muzikistoj verve komencis ĉeĥan kanton "Kial nune ni ne ĝoju?" Li preskaŭ forgesis, ke li troviĝas en fremdlando. Tiuj kelkaj karaj tonoj efikis, ke li subite sentis sin sur la ŝipo kiel hejme. Estis jam preskaŭ duonnokto, kiam la pasaĝeroj komencis forlasi la ferdekon.

En tiu nokto li dormis maltrankvile. Lia kajuto estis en proksimo de maŭinejo kaj bruego de maŭinoj penetris en la kajuton, ĉar ties muroj estis tre maldikaj. Krom tio la ŝipo iomete ŝanceliĝis.

La duan tagon posttagmeze li estis denove sur la ferdeko. Apogita je balustrado li observis la ludon de ondoj kaj profundan sulkon, kiun postlasis la rapidanta ŝipo. Malproksime de li staris knabineto, sendube dekdujara. Ceteraj vojaĝantoj kaj maristoj estis en tiu momento sur kontraŭa parto de la vasta ferdeko.

Ankaŭ la knabineto rigardis la maron. Sed la balustrado malhelpis ŝin en ĉirkaŭrigardado kaj tial ŝi stariĝis sur la piedpintojn. Ĉar eĉ tio ne sufiĉis, ŝi surgrimpis la balustradon kaj elkliniĝis. Subite ŝi perdis ekvilibron — kaj pli frue ol Antonio povis alsalti kaj antaŭiri la katastrofon, ŝi falegis en danĝerajn ondojn.

La tutan okazintaĵon rimarkis nur Antonio. Li ne perdis sian spiritĉeeston. Pli rapide ol vi povus diri unu — du, li jam estis sen surtuto kaj pretiĝis ĵeti sin en la maron. Li povis bonege naĝi, kiel ĉiuj knaboj el lia vilaĝo. Lastmomente, kiam li jam staris sur la balustrado, li turnis sin al la maristoj kaj laŭtege li ekkriis: "Helpu!" Post tio li kuraĝe saltis de sur la alta ferdeko.

Li malleviĝis profunden sub la surfacon. Kiam li reaperis, li ĉirkaŭrigardis. La knabineto estis en distanco de kelkaj metroj de li. Ŝi malespere svingis per la manoj kaj tenis sin sur la surfaco nur kun la plej granda peno. La fortoj jam forlasis ŝin. Antonio direktis sin al ŝi. Li ekprenos ŝin kaj naĝos kun ŝi al la ŝipo, se kompreneble ili ekaŭdis lian ekkrion.

Sed laŭŝajne lia peno estos sensukcesa. Kiam li estis jam tute proksime de la malfortiĝinta knabineto, ŝi malaperis sub la surfacon. Antonio atendis momenton, kiam reaperos ŝiaj manoj, sed vane. Tial li profunde enspiris, ĵetis sin sub la surfacon kaj palpis per la manoj ĉiuflanken. Subite li ektuŝis ŝian manon. Li fortege ekprenis ĝin kaj naĝis supren. En la lasta momento! La spiro jam ne sufiĉis al li kaj kiam li estis tute proksime sub la surfaco, li ekglutis malbongustegan marakvon.

La knabineto jam senkonsciiĝis. Tio estis por Antonio feliĉo, ĉar alie ili ambaŭ versimile dronus. Li ĉirkaŭrigardis, kie estas la ŝipo. Ĵus oni demetis la savboaton kaj kvar maristoj rapide remis al la loko de la akcidento.

"Nur ke ili estu jam ĉi tie!" ekpensis Antonio. "Mi jam ne eltenos longe."

Kaj vere — liaj manoj jam treege laciĝis. Se la boato alveturus kelkajn sekundojn pli poste, ĉio estus finita.

Oni tiris ilin feliĉe en la savboaton, kiu rapidis al la ŝipo. Tie jam ĉiuj estis alarmitaj. Ĉiuj vojaĝantoj estis sur la ferdeko, premiĝante ĉirkaŭ la balustrado. Sur iliaj vizaĝoj oni povis rimarki grandan eksciton. Precipe plendis iu sinjoro en sportvesto.

Kiam oni transportis ilin sur la ferdekon, al la senkonscia knabineto alpaŭis ŝipkuracisto. Ŝajne ŝi ne plu vivis. La kuracisto kliniĝis super ŝin kaj atente aŭskultis. Ĉiuj eksilentis en streĉita atento. La sinjoro en sportvesto — patro de la knabineto — estis pala kiel muro kaj fikse rigardis la kuraciston, kvazaŭ li atendus el lia buŝo verdikton pri sia propra vivo aŭ morto.

La kuracisto rektiĝis kaj skuis la kapon. Poste li ekprenis malgrandan speguleton kaj alproksimigis ĝin al la buŝo de la knabino. Apenaŭ rimarkeble ĝi ekrosiĝis.

"Ŝi vivas!" li proklamis mallonge kaj tuj eklaboris. Helpe de sia asistanto li komencis artefaritan spiradon. Post nelonge la knabineto malfermis la okulojn. Nekomprene ŝi ĉirkaŭrigardis. Ŝi ekvidis multajn homojn, inter ili la neordinare palan patron kun larmoj en la okuloj. Subite ŝi rememorigis ĉion al si.

Ŝi rapide ekstaris kaj, kurante al la patro, ŝi ekvokis:

"Mein Väterlein!"

Al ĉeestantoj ekrosiĝis la okuloj.

Kaj nur nun, kiam la danĝero estis forigita kaj la ŝipo daŭrigis sian pluan vojon, ili ekinteresiĝis pri la malgranda savinto. Sed Antonio nenie estis videbla. Apenaŭ li surgrimpis la ferdekon, li kuris en sian kajuton, por ke li vestu sin en sekan veston. Li decidis, ke li hodiaŭ ne plu iros sur la ferdekon, por ke li evitu longajn dankparolojn.

Sed baldaŭ oni trovis lin tie. Ŝipservisto en subferdeko montris al la ŝipestro lian kajuton. La ŝipestro kun la patro de la savita knabineto eniris la kajuton kaj kore dankis al li. Ili demandis lin pri la celo de lia vojaĝo. Ili ambaŭ scipovis paroli germane — la patro estis naskita Germano — kaj invitis lin, por ke li iru kun ili sur la ferdekon. Antonio ne volis, sed fine li iris. Kaj tie la ŝipestro antaŭ ĉiuj vojaĝantoj laŭdis la senekzemplan kuraĝon de la dekkvinjara knabo, kiu povas esti la ekzemplo al multaj maturaj viroj. Kaj kiam li rakontis al ili pri liaj travivaĵoj, admiro kaj laŭdo de la vojaĝantoj ne havis finon.

Dum la plua vojaĝo al Afriko estis Antonio la centro de la ĝenerala atento. Ĉiu klopodis iamaniere rekompenci lian vere heroan agon.

La savita Gerto kaj ŝia patro, Karlo Meyer, germana komercisto, loĝanta en Tunizio, fariĝis liaj nedisigeblaj gekunuloj.

EN TUNIZIO.

Kiam ili fine alvenis en Tunizion, atendis tie Antonion nova surprizo.

Sinjoro Meyer iris kun li en transportoficejon. Tie oni plej bone scios, kie la onklo nun troviĝas.

La oficisto en la transportoficejo tre kompleze informis ilin: sinjoro Ratajsky foriris hieraŭ kun granda komerca karavano, kies vojaĝocelo estis Timbuktu. Pri tio, ke ĉi tien venos iu knabo, li diris nenion. Kompreneble. Kiel li povus paroli pri tio! Li ja estis konvinkita, ke Antonio estas hejme!

Angoro ekkaptis Antonion.

Kion fari?

Li firme kredis, ke li certe atingos la onklon ĉi tie. Nur pro tio aĉetis por la lasta mono la ŝipveturbileton. Se li estus antaŭsentinta, ke la onklo estos jam for, li estus aĉetinta veturbileton de Triesto al sia hejmo. Nun li jam estus hejme.

Sed kion li faru nun, sola en fremda urbo kaj krom tio eĉ sen mono? Sekvi la onklon de ĉi tie li ne plu povas. Li certe mortus en senfina dezerto. Sed kiel li veturos hejmen sen mono?

Li preskaŭ ekbedaŭris, ke li komencis tiel longdaŭran vojaĝon sola. Sed li bedaŭris nur unu momenton. Ĉu li ne estas sana? Ĉu li ne akiros vivrimedojn per laboro de siaj manoj? Ĉu li ne estas kapabla perlabori en haveno almenaŭ tiom da mono, kiom li bezonos por tie vivi ĝis reveno de la onklo? Aŭ … eble li povos aliĝi al iu alia karavano, vojaĝanta ankaŭ en Timbuktun, sub la kondiĉo, ke li faros diversajn laborojn. Jes, li faros ion similan!

Ne, vere, neniu kontraŭo estis sufiĉe forta por embarasi Antonion!

Dum li tion pripensis, sinjoro Meyer staris apud li kaj trafoliumis iun gazeton, kvazaŭ li serĉus ian sciigon. Sed tion li faris nur ŝajne. Tiu ĉi kuraĝa kaj entreprenema knabo plaĉis al li. Kaj nun, kiam li estis en tiom neenviinda situacio, sinjoro Meyer estis scivola, kion li decidos entrepreni.

Kiam Antonio per trankvila voĉo komunikis al li sian decidon, sinjoro Meyer kontente ekridetis. Jen la knabo, kiu en la mondo ne perdiĝos!

"Bone, Antonio! Plaĉas al mi, ke vi ne plendas. Kaj rilate vian situacion estu trankvila! Mi diris al vi, ke mia familio loĝas ĉi tie. Mi volas iel rekompenci, kion vi faris por ni. ĝœis la reveno de via onklo vi povos resti ĉe ni. Vi promenados kun Gerto kaj nia Karlo. La tempo pasos al vi tre rapide, ĉar ĉi tie estas multaj rimarkindaĵoj, kiujn vi ankoraŭ neniam kaj nenie vidis.

Dume mi estos for. Ankaŭ mi ekspedas grandan karavanon, kiu vojaĝos en Timbuktun. Mi mem devos partopreni ĝin. Eble mi renkontos la karavanon de via onklo. Mi rakontos al li pri vi. Kaj nun ni iru al niaj!"

Antonio estis tiom surprizita per la afabla invito, ke li eĉ forgesis danki.

Sed survoje al la domo de sinjoro Meyer li estis tre silentema. En lia animo komencis kreski nova ideo, sed li timis komuniki ĝin al sia bonfaranto.

Kiam ili alvenis al ge-Meyeroj, la sinjorino dankis al Antonio kun larmoj en la okuloj. Ŝia filo Karlo, samaĝa kiel Antonio, ekpremis senvorte lian manon. Sed tiu manpremo diris, ke ili restos ĝis la morto sinceraj amikoj.

Kiam la sinjorino ekaŭdis de sia edzo, ke Antonio restos ĉe ili ĝis la reveno de sia onklo, ŝi tre ekĝojis. Ŝi tuj kondukis lin en belan, komfortan ĉambreton kaj diris al li, ke tiu ĉambro estos nur por li. Samtempe ŝi diris al li, ke li sentu sin ĉe ili kiel hejme.

Li povis esti feliĉa.

Kaj tamen li ne estis kontenta. La ideo, kiu ekkaptis lin posttagmeze, kuŝis senĉese sur lia koro.

Fine ankaŭ sinjoro Meyer rimarkis, ke li estas rimarkinde silentema.

"Ĉu okazis al vi io malagrabla? Se io vin ĝenas, diru tion al mi! Mi plenumos ĉiun vian deziron."

"Al mi tre plaĉas ĉe vi, sinjoro Meyer, sed…"

Li eksilentis.

"Nu, nur finparolu!"

Antonio silentis.

Sinjoro Meyer subite ekridis. Ho, ke li tuj ne divenis tion!

"Mi jam scias, kio ĝenas vin, Antonio! Kaj tio estas ja tiom memkomprenebla! Vi ŝatus veturi hejmen, ĉu ne? Se tio estas vere via deziro, mi plenumos ĝin-"

"Ne, ne, sinjoro Meyer," vigle interrompis lin Antonio. "Mi pripensas ion alian. Sed mi timas, ke mi kolerigos vin per mia peto-"

"Nur diru tion! Se mi povos tion fari, mi certe plenumos tion al vi."

"Mi ŝatus partopreni vian ekspedicion en Timbuktun," hezite diris Antonio kaj angorplena li ekrigardis sinjoron Meyer.

"Vivu Antonio!" ekkriis post liaj vortoj Karlo. "Patro, jam tutan monaton mi pripensas tiun saman aferon! Paĉjo, ni povos partopreni ambaŭ, ĉu ne?"

La vizaĝo de sinjoro Meyer iomete ekmalheliĝis.

"Antonio, tio, pri kio vi petas min, estas tre malfacila. Vi ne povas eĉ imagi, kiom peniga estas marŝado tra Saharo. Kaj cetere, kio la penon kaj suferon koncernas, ili estas venkeblaj — sed kiom da danĝeroj embuskas tie homon! Imagu, en kia situacio mi estus, se io okazus tie al vi!"

"Sinjoro Meyer," malkuraĝe rezistis Antonio, "kun la onklo min atendus ja la samaj danĝeroj kaj tamen miaj gepatroj donis al mi permeson! Kaj mi tiom ĝojatendis tion!"

Post longa pripensado donis sinjoro Meyer permeson, ke ambaŭ knaboj partoprenu lian ekspedicion. Li estos ja kun ili kaj gardos ilin.

La ĝojo de la knaboj estis senfina.

Tuj oni komencis la preparojn por la ekspedicio.

En grandega magazeno de sinjoro Meyer ekregis vigla vivo. Pakaĵoj kun eŝropaj varoj estis malpakataj, la varoj trarigardataj, malbonaj pecoj forigataj kaj anstataŭigataj per varoj pli bonkvalitaj.

La du knaboj ĝojatendis la interesan vojaĝon. Ili vidos Saharon, tiun teruran dezerton, pri kiu ili jam tiom aŭdis kaj legis! Ili veturos sur kameloj kaj ĉiu posedos pafilon! Tion aĉetis por ili sinjoro Meyer. Li venigis ilin al pafilejo kaj tie li klarigis al ili, kiel oni manipulas la pafilon. Lia lerteco en pafado miregis ilin. Post kelktaga ekzercado ili manipulis la pafilojn sufiĉe bone.

Iutage sinjoro Meyer venis hejmen kun radianta vizaĝo.

"Do, knaboj, post tri tagoj ni ekvojaĝos! Mi ŝanĝis mian planon. Ni ne vojaĝos kiel kamelkaravano, sed kiel aŭtomobil — ekspedicio, per raŭpradaj aŭtomobiloj."

"Hura!" ekkriis gaja Karlo. "Ĉu nun povas iu diri, ke nia patro ne estas la plej bona el ĉiuj patroj en la mondo?"

Ankaŭ Antonio estis entuziasmigita per la nova plano, sed li kondutis iomete pli mallaŭte ol Karlo.

"Mi opinias, Antonio, ke ni baldaŭ atingos vian onklon, ĉar la distancon, kiun faras karavano dum unu semajno, ni faros dum unu tago."

La sekvintan tagon estis finitaj la lastaj preparoj. La varoj estis metitaj sur aŭtomobilojn, kiuj staris sur la korto kvazaŭ ses gigantaj monstroj.

TRA SAHARO.

Sinjoro Meyer ne estis novulo en vojaĝado tra la dezerto — vojaĝon tra Saharo li faris jam trifoje — sed hodiaŭ li forlasas la ekstremajn pintojn de la civilizita mondo kun sia filo kaj fremda knabo, por kiu li fakte estas nun ankaŭ patro. Kaj krom tio — kia granda diferenco estas inter la antaŭaj karavanekspedicioj kaj la nuna aŭtomobilekspedicio! En karavano estis kompaniigitaj multaj komercistoj, sed nun li entreprenas la ekspedicion sola! Ĉe la karavano oni precize sciis, kiom persistos kameloj, kiam oni atingos tiun aŭ tiun oazon — sed rilate aŭtomobiloj li ne havas eĉ la plej malgrandajn spertojn.

Kaj tamen li provos tion, ĉar en favora kazo tio signifos grandan sukceson kaj profiton por liaj komercaferoj. La vojo, kiu daŭris alifoje tutajn monatojn, estos finita dum unu monato.

Sinjoro Meyer donis signon kaj ĉiuj enaŭtiĝis.

Sinjoro Meyer kun Karlo, Antonio kaj meĥanikistoj sidiĝis en lastan aŭtomobilon.

Karlo kaj Antonio ekinteresiĝis pri la meĥanismo de aŭtomobiloj. Meĥanikisto donis al ili mallongan klarigon.

Nun, dum veturo sur malmola vojo, la aspekto de la aŭtomobiloj neniel diferencas de la normalaj aŭtoj. Sed kiam ili alveturos en la dezerton kaj precipe sur la lokojn kovritajn de mola sablo, en kiun la radoj penetriĝus, pro kio la veturo estus malebligata, tiam helpe de aparta meĥanismo oni metos sur la radojn grandajn zonojn, sur kiuj estas malgrandaj elstaraĵoj — aspektantaj kiel mallongaj ŝoveliloj — kaj tiuj zonoj kunigos la antaŭajn kaj malantaŭajn radojn. La elstaraĵoj eniĝos en la sablon kaj tial la zonoj ne povos gliti, la rapideco de la aŭtomobiloj per tio memkompreneble iom malpligrandiĝos.

Antonio demandis:

"Kaj kio okazus, sinjoro Meyer, se nia aŭtomobilo difektiĝus? Ja la aŭtomobilo, kiu estas antaŭ ni, estas en distanco almenaŭ de duonkilometro de ni. Ĉu ĝi veturus plu kun la ceteraj aŭtomobiloj?"

"Ne, kara Antonio. La distanco inter la aŭtomobiloj estas pro tio tiel granda, ke ĉiu aŭtomobilo postlasas grandajn nubojn de polvo. La afero estas aranĝita jene: en ĉiu aŭtomobilo sidas krom aliaj viroj unu homo, kiu senĉese observas sekvantan aŭtomobilon. Se li rimarkas, ke ĝi haltas, li devas tuj atentigi sian ŝoforon kaj tiu tuj haltigas. Tiamaniere en kelkaj sekundoj ekhaltiĝos ĉiuj aŭtomobiloj."

"Ankoraŭ ion mi ne komprenas. Karlo diris, ke en Saharo ne estas signitaj vojoj. Kiel estas eble, ke ni ne erariros?"

"Se vi estus nia kondukanto, Antonio, ni certe erarirus. Kaj ni certe erarirus ankaŭ tiam, se mi estus gvidanto de la ekspedicio, malgraŭ tio, ke mi travojaĝis Saharon jam trifoje.

Vi certe rimarkis, ke, parolante kun nia kondukanto, mi parolas arabe. Li naskiĝis ĉi tie. Kaj tiu ĉi senfina dezerto estas al li tiel konata kiel al vi UherskĂ© Hradiŝˇtĝ› kaj al mi Tunizio aŭ Berlino. Tia Arabo havas eksterordinare akran vidpovon. Liaj okuloj rigardas jam de la infaneco en grandajn malproksimojn. Se li ne volis devojiĝi dum sia ekskurso el sia hejmo — el oazo — li devis atente observi eĉ la plej etajn signojn en la naturo. Li ne povis fidi, ke li, sekvante la postsignojn de sia kamelo, revenos hejmen. Apenaŭ li forveturis kelkajn metrojn, la postsignoj malaperis. Vento glatigis ilin per sablo. Pro tio li bonege fiksis en la memoron iun malgrandan rokpinton, arbetaĵon, apenaŭ videblan monteton — kaj laŭ tiuj signoj, kiujn ni tute ne rimarkas, li trovis reirvojon. Per ekzercado li sukcesis enmemorigi la signojn sur tuta vojo, kiun ni traveturos. Li fariĝis kondukanto de karavanoj kaj tiun ĉi vojon li faris jam multfoje. Li akiras per tio sufiĉe da mono. En karavano, kies migrado dependas de lia kapableco, li ĝuas grandan respekton. Nia nuna gvidanto estas unu el la plej bonaj. Mi mem faris sub lia gvidado du vojaĝojn kaj mi devas konfesi, ke li gvidis nin bonege."

Dume la varmego fariĝis netolerebla.

Sinjoro Meyer elpoŝigis poŝhorloĝon.

"Post kvin minutoj ni haltos," li diris.

"Ĉu nia aŭtomobilo?" demandis Karlo.

"Ne nur nia aŭto, sed ĉiuj."

"Kaj kiamaniere vi komunikos tion al ili, patro?"

"Ili tion scias."

Ankaŭ Antonio elpoŝigis poŝhorloĝon kaj rigardis antaŭen.

Vere! Precize post kvin minutoj haltis la unua aŭtomobilo. La dua alveturis al ĝi, la tria al la dua ktp. Fine ĉiuj aŭtomobiloj staris en unu grupo. Ŝoforoj kaj aliaj viroj elaŭtiĝis kaj amasiĝis ĉirkaŭ sinjoro Meyer. Ili komunikis al li siajn impresojn kaj ekkonojn. La motoroj funkciis nedifektite, la aŭtomobiloj veturis tre bele.

Dum la kvar horoj ili faris sufiĉe grandan parton de la vojo sen eĉ unu difekto.

Dum tagmezo ili ripozis. En la aŭtomobiloj estis sufiĉe da loko. Ĉiu grupo dismetis super sia aŭto grandan tukon, por ke ĝi ŝirmu ilin kontraŭ la varmegaj sunradioj.

Posttagmeze ili atingis la dezerton. La varmego estis terura. La tagmezajn paŭzojn oni devis ĉiam plilongigi. Dumtage la varmego estis netolerebla. Homoj ekmalfreŝiĝis, neniu volis eĉ paroli. Ĉiu kuŝis senmove en la ombro de la tuko.

Ili daŭrigis la vojaĝon ĝis vespere, kiam la varmego iomete ĉesis.

Kaj kio Antonion plej multe mirigis, tio estis la saharaj noktoj. Apenaŭ la suno subiris, la temperaturo rapide ŝanĝiĝis. Unue ekestis agrabla malvarmeto, kiu estis bonvenigata refreŝigo post tuttagaj suferoj. Sed la malvarmeto fariĝis pli kaj pli sentebla, ĝis ĝi ŝanĝiĝis en malmildan malvarmon. Nur nun Antonio ekkomprenis, kial sinjoro Meyer antaŭ forveturo kelkfoje demandis, ĉu en la aŭtomobiloj estas pakitaj ankaŭ la kovriloj.

Iun tagon, post matenveturo, ili haltis apud ne tro granda rokaro.

Manĝinte, kelkaj restis en la aŭtomobiloj, aliaj iris trarigardi la rokojn. Inter ĉi tiuj troviĝis ankaŭ Antonio.

Li promenis sola preskaŭ unu horon. Kiam li estis jam tre lacigita, li kuŝiĝis en la ombron de roko kaj ekdormis.

Vekis lin obtuzaj voĉoj de du viroj. Ili sidis en ombro de alia roko, tre proksime de Antonio. Antonio volis stariĝi kaj algrupiĝi al ili, sed tio, kion li ekaŭdis, alfrostigis lin al la tero.

Ili parolis germane.

Antonio komprenis preskaŭ ĉiun vorton.

"Mi diras al vi: hodiaŭ aŭ — neniam!"

"Tion mi ne kredas."

"Kial vi estas tiom obstina? Estas ja preskaŭ certe, ke plej malfrue morgaŭ vespere ni atingos oazon. Kaj tiam estus jam malfrue!"

La dua silentis.

"Rigardu, Eriko!" denove komencis la unua. Ĉe tiuj vortoj Antonio nur per ia miraklo ne ekkriis — tiom li estis mirigita. Li komencis timi, ke ĉi tie temas pri io malbona. Kaj ĉu li aŭdis bone — "Eriko?" Ke volus fari ion malbonan Eriko, unu el plej malnovaj servistoj de sinjoro Meyer? Sed pluaj vortoj ĉesigis liajn meditojn.

"Hodiaŭ nokte mi gardos 'benzinaŭton'. Ĉirkaŭ la deka horo vi irus kelkajn paŭojn de via aŭtomobilo kaj vi ekpafus en la mallumon. Ĉiuj saltos el la aŭtomobiloj kaj rapidos al vi. Neniu pensos pri la aŭtomobiloj. Vi rakontus al ili fabelon pri homsilueto, kiu subite al vi aperis kaj poste mistere malaperis. Kaj tiun ĉi momenton mi eluzos. Mi alproksimigos brulantan alumeton al la brulŝnuro kaj fulmrapide mi perdiĝos en la noktmallumo. La benzino ekbrulos kaj eksplodos. La provizoj, kiuj estas en rezervujoj, ne sufiĉos eĉ por unu duontago. La fajro estos videbla tre malproksime. Dume mi alkuros al niaj kaj mi sciigos ilin, kiam ili devos ataki la malfortan tendaron. En niaj manoj troviĝos riĉa rabaĵo kaj imagu, preskaŭ senpene!"

"Hm, tute senpene tio ne estos," kontraŭdiris Eriko.

"Eh, vi estas malnova sentaŭgulo. Al vi ĉiam io ne plaĉas. Do, mi volas aŭdi la lastan vorton: ĉu vi konsentas?"

Eriko hezitis.

"Rapide, la tempo ne atendas!"

"Do, mi konsentas! Sed tion mi diras al vi, Othman: kiam la rabaĵo estos disdividata, mi volas ricevi mian parton-"

"Ne cerbumu! Kaj nun ni iru, por ke ne estu okulfrapante, ke ni estis ĉi tie tiel longe!"

La friponoj leviĝis.

Antonio timeme alkaŭriĝis al la varmega roko. Ho, kio okazus, se ili hazarde renkontus lin! Li fermis la okulojn. Se ili trovos lin, ŝajnigos, ke li dormas.

Kiel li ekĝojis, kiam li ekaŭdis malproksimiĝantajn paŭojn!

Ho, tiuj friponoj! Tiamaniere ili volas rekompenci al sinjoro Meyer, ke li traktas ilin kiel siajn kolegojn, ke li ne vidas en ili siajn servistojn, sed siajn amikojn! Al ili ne sufiĉas iliaj salajroj, kiuj kompare al salajroj ĉe aliaj labordonantoj estas preskaŭ reĝaj!

Kaj per kia diabla maniero ili intencas neniigi la ekspedicion! Ili volas eksplodigi la "benzinaŭton", la aŭtomobilon, en kiu estas konservata tio plej valora, sen kio ili estus perditaj en la sovaĝa dezerto — la benzinprovizoj! Kaj poste ili kunvokos rabajn indiĝenojn, atakos la ekspedicion kaj — mortigos ĉiujn ties partoprenantojn!

Sed ne, nenio simila okazos! La sorto mem aranĝis la aferon tiel, ke Antonio aŭdis tutan interparolon de perfiduloj. Li jam scias, kion fari.

Li singarde leviĝis kaj klinita iris ĉirkaŭ la rokaro. Li eliris en kontraŭa flanko.

Post kelkaj minutoj li alproksimiĝis al la aŭtomobiloj. Karlo jam serĉis lin.

"Kie vi estis? Mi serĉis vin jam antaŭ unu horo, sed vi estis nenie trovebla."

Antonio ekridetis.

"Mi ekdormis en tiuj rokoj. Kie estas sinjoro Meyer?"

"Li kuŝas en aŭtomobilo. Mi pensas, ke li dormas."

"Ni iru al li! Mi volas diri al li ion tre gravan."

"Ĉu vi trovis en la dezerto iun leonon?"

"Ion multe pli gravan."

Karlo ekrigardis Antonion, ĉu li ne ŝercas. Sed kiam li vidis, ke tiu aspektas tute serioze, li eksilentis.

Sinjoro Meyer estis sola en la aŭtomobilo.

Ili vekis lin.

"Patro, Antonio volas diri ion al vi. Kaj li diras, ke tio estas tre grava."

"Mi estas vere scivola. Do, rakontu, Antonio, vi almenaŭ forpelos mian dormemon!" diris ŝerce sinjoro Meyer.

Sed la milda rido, kiu estis nedisigebla kunulo de sinjoro Meyer, malaperis for de lia vizaĝo tuj ĉe la unuaj vortoj de Antonio, Kaj ju pli parolis Antonio, des pli severe rigardis sinjoro Meyer.

Kiam Antonio finis, sinjoro Meyer ekprenis lian dekstran manon kaj amike ekpremis ĝin.

"Tio estas jam duafoje, ke vi faras por mi netakseblajn servojn," li diris mallaŭte kun videbla kortuŝo. "Mi neniam forgesos tion. Kaj nun ni faros preparojn por tiuj friponoj. Venigu ĉi tien Knopp, Keller, ambaŭ meĥanikistojn kaj nian kondukanton! Sed faru tion nerimarkate! Sendu ilin ĉi tien unu post la alia."

La knaboj foriris.

Post nelonga tempo estis ĉiuj ĉe sinjoro Meyer.

Li koncize sciigis ilin pri tio, kion rakontis al li Antonio. Kaj fine li diris:

"Antonio kaj Karlo, iru eksteren kaj tie amuziĝu. Se iu irus preter nian aŭtomobilon, enrigardu internen. Mi devas komuniki al ĉi tiuj sinjoroj ion tre gravan kaj mi ne ŝatus, ke iu el niaj malamikoj aŭdu nin."

Kaj per mallaŭta voĉo, preskaŭ flustre, li donis al ĉiu unuopulo instrukciojn, kio estos lia tasko hodiaŭ vespere…

Kaj poste la motoroj ekmuĝis kaj la karavano daŭrigis sian vojon.

VESPERO.

Post la vespermanĝo sinjoro Meyer inspektis, kiel kutime, la dislokon de la gardistoj. Tiun ĉi laboron faris kondukanto. Kiam li estis preta, sinjoro Meyer turnis sin al Othman:

"Othman, vi ĉe la benzinaŭto estu eksterordinare singarda. Ni estas en danĝera regiono, kie jam ofte karavanoj estis atakataj, iliaj varoj rabataj, partoprenantoj kelkfoje eĉ mortigitaj. Se ili sukcesus neniigi nian benzinaŭton, ni estus perditaj."

"Mi certigas vin pri mia singardemo, sinjoro Meyer," ĝentile respondis Othman. Iomete li ekmaltrankviliĝis. Kion tio signifas? Sed kiam li vidis, ke sinjoro Meyer donas la saman instrukcion ankaŭ al aliaj gardistoj, li denove ektrankviliĝis.

La gardistoj disiris al siaj postenoj, la ceteraj ekkuŝis por dormi.

Ne pasis eĉ dek minutoj, kiam sinjoro Meyer ordonis, ke ĉiuj viroj kolektiĝu apud lia aŭtomobilo. Ankaŭ gardistoj venu.

Dum ĉiuj scivolplenaj rapidis al la destinita loko, ambaŭ meĥanikistoj kun kondukanto foriris nerimarkeble al benzinaŭto kaj kaŭiĝis sub ĝi tiel, ke ili ne estis videblaj. Malhela nokto faciligis tion al ili.

"Ĉu vi aŭdis nenion?" demandis sinjoro Meyer la kolektiĝintajn virojn.

"Ne!" respondis ĉiuj kaj mirigitaj rigardis unu la alian. Kion li-?

"Al mi ŝajnis, ke mi ekaŭdis strangan fajfadon. Kvazaŭ iuj homoj en la dezerto interkompreniĝus. Ĉu vi vere aŭdis nenion similan?"

"Ne vere!"

Ĉe la taglumo sinjoro Meyer ekvidus sur multaj vangoj strangan ekrideton.

"Do, tio estis nur fantomo. Tio ne gravas. Gardistoj, estu tre singardaj! Bonan nokton!" Li sciis, ke dum ĉi tiuj momentoj liaj kunhelpantoj estas jam kaŭitaj.

"Bonan nokton!" respondis la kolektaro kaj multaj disiris kun strangaj sentoj. Kiuj ne sciis, pri kio temas, opiniis, ke kun sinjoro Meyer ne ĉio estas en ordo.

Othman rapide revenis al la benzinaŭto. Li preparis la brulŝnuron kaj atendis panikon, kiun kaŭzos Eriko. La viroj sub la aŭtomobilo preskaŭ ne spiris.

Eriko komencis efektivigi sian planon. Li ekprenis pafilon kaj forlasis sian aŭtomobilon. Sed tiun ĉi perfidulon gardis Knopp kaj Keller.

Apenaŭ li faris dek paŭojn, Knopp ekkriis laŭte:

"Kien tiel malfrue, Eriko?"

Eriko ekembarasiĝis.

"Eh — nur ĉi tien — "

"Kaj kion vi volas fari per la pafilo?" insistis Keller.

"Mi iras — promeni — " konfuzite respondis Eriko.

"Eriko ne povas dormi! Nokte li irados promenadi!" malice kriis Knopp kaj li kun Keller sekvis Erikon.

"Tio estas mia afero!" kolere diris Eriko. "Kaj lasu min trankvila! Se tio vin ĝenas, iru en la liton!"

"Ni iros, amiko, ni iros tuj," Knopp kaj Keller jam staris apud li, "sed vi iros kun ni!"

Kaj pli frue, ol Eriko povis defendi sin, ili ĵetis sin sur lin, elmanigis al li pafilon kaj rapide katenis lin.

Preskaŭ en tiu sama momento okazis sovaĝa lukto apud la benzinaŭto.

Othman aŭdis la rimarkojn de Knopp kaj Keller kaj ankaŭ la kolerajn respondojn de Eriko. Li ekkomprenis, ke ilia plano komencas detruiĝi.

Kaj tamen — nun jam ne estas eble forĵeti ĝin! La benzino devos eksplodi, estu kiel estu! Li ekbruligos kaj malaperos en malhela nokto…

Li elpoŝigis alumetojn kaj intencis ekbruligi. Sed en tiu momento, kiam la alumeto ekflamiĝis, okazis io neatendita.

Antaŭ li, preskaŭ ĉe liaj piedoj, rektiĝis ia malhela korpo kaj en sekvanta sekundo li eksentis sur la dekstra mano, en kiu li tenis la brulantan alumeton, fortan frapon. Oni frapis lin unu sekundon pli frue ol povis esti efektivigita la krima plano.

Othman vidis, ke oni perfidis ilin. Li plenforte frapegis nekonatan atakanton en la bruston kaj volis forkuri. Sed tion malebligis al li du novaj staturoj, kaj kvar manoj ekprenis lin kiel per prenilo.

Oni alkondukis ambaŭ friponojn al la aŭtomobilo de sinjoro Meyer. Tie jam estis kolektiĝintaj ĉiuj viroj, ekscititaj per la eksterordinaraj okazintaĵoj de tiu vespero. Sinjoro Meyer klarigis ĉion al ili:

"Tiuj du sentaŭguloj estos transportataj en Timbuktu — n kiel kaptitoj en katenoj. Tie oni starigos ilin antaŭ la oficialan juĝistaron kaj ili estos laŭmerite punitaj. La reston de la vojaĝo unu viro ĉiam gardos ilin."

Kaj fine li diris, kies merito tio estas. Al Antonio flugis dankaj rigardoj de la tuta ekspedicio.

Ĉiuj komprenis, el kia danĝero li savis ilin.

Ankaŭ Eriko kaj Othman rigardis Antonion. Sed se ili povus elĵeti tiom da sagoj, kiom ili elsendis da malamikaj rigardoj, sur lia korpo ne restus eĉ unu nevundita loketo.

Tiun nokton neniu plu dormis. Tenante pafilon en la manoj, ĉiuj atendis, ĉu alvenos malamikoj. Sed dum la tuta nokto nenio okazis.

Frumatene ili forlasis tiun lokon, kiu povis esti la komenco de ilia pereo.

LA SAMUMO.

La tago estis eksterordinare varmega. El la dezerto spiris infera varmego.

Posttagmeze la tuta tendaro subite ekvigliĝis. Ĉiuj rigardis en la sama direkto. Ankaŭ Antonio ekrigardis tien kaj ekkriis pro entuziasmo. Sur la dezerto kuris granda struto. Ĉu ĝi kuris aŭ flugis? Antonio ne povus diri. Li vidis nur, ke kruroj de la birdo moviĝas fulmrapide. Li vidis rapidecon, kiu miregigis lin. La struto malaperis malantaŭ proksima monteto.

Antonio rekonsciiĝis el sia mirego. Ho, kiel bela estus tio, se li povus alporti en ilian lernejon la strutplumojn kaj doni ilin al sinjoro instruisto, dirante: "Sinjoro instruisto, kiam mi vojaĝis tra Saharo, mi pafmortigis la struton. Mi alportis al vi ĝiajn plumojn."

Kaj pli frue, ol iu povis malhelpi lin, li ekprenis pafilon, saltis el la aŭtomobilo kaj ekkuris al la monteto, malantaŭ kiu malaperis la rapida birdo.

Sinjoro Meyer ekvokis: "Antonio, revenu! Ne kuru malproksimen!"

Sed Antonio ne aŭdis.

Jam li estis sur la monteto. La viroj de sur la aŭtomobiloj observis lin. Li ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis la struton sufiĉe proksime. ĝœi staris kun rektigita kapo, kvazaŭ ĝi pripensus, en kiun direkton ĝi ekkuru.

Antonio denove ekkuris al ĝi. Sed post unu momento la struto ekdaŭrigis sian kuradon. Pli frue estis la rapideco de la birdo tre granda. Sed nun ĝi estis fabela. La birdo fariĝis pli kaj pli malgranda, ĝis ĝi ŝanĝiĝis en la eta punkto sur horizonto. Ankaŭ tiu fine malaperis.

Antonio decidis reiri.

La afero iomete malkontentigis lin. Li ĝojis, ke li alveturigos iun memoraĵon de sia vojaĝo tra Saharo — kaj tio tiel trompis lin. Cetere, ankoraŭ ne estas finitaj ĉiuj tagoj.

Subite li ekrimarkis tre videblan ŝanĝiĝon en la naturo. La aero fariĝis nespirebla, ĝi estis trosatigita de malpeza sablo. La videbleco malpligrandiĝis. Miliardoj da sableroj ekleviĝis kaj komencis kaŭzi neimiteblan sonon, altan kaj senĉese sonantan tonon.

Li ekiris pli rapide.

En tiu momento nigra nubo kovris la sunon kaj terure rapide ruliĝis al li. Ekestis mallumo.

Antonio ekpaliĝis.

Sinjoro Meyer bone klarigis al li, kion signifas tiaj ŝanĝiĝoj en la naturo.

Proksimiĝas la samumo!

Terura sabloventego, kiun timegas ĉiuj karavanoj en Saharo!

Li volis ekkuregi. Sed ankoraŭ li ne atingis la monteton, kiam la samumo atingis lin! Li rapide demetis sian malpezan surtuteton, volvis per ĝi sian tutan kapon kaj ĵetis sin teren. Estis ja ankaŭ jam tempo! Se li ne farus tion, la forta ektuŝego de la uragano faligus lin teren.

Kaj la momentoj, kiuj sekvis, estis la plej teruraj el lia tuta vivo. La ventego siblis, la varmega sablo penetris tra la surtuto en la okulojn, en la nazon, inter forte fermitaj lipoj en la buŝon kaj senspirigis lin. Antonio sentis, kiel la sablo sur lia korpo amasiĝas! Li rememoris tiujn malfeliĉulojn, kiuj estis de samumo entombigitaj kaj pereis per sufokiĝo. Rapidmove li senigis sian korpon de la ĉiam kreskanta tavolo de sablo kaj denove li alpremiĝis teren, por ŝirmi sin kontraŭ la ventego.

De momento al momento la forto de la ventego ŝajne ĉesis. Sed tuj alflugis nova ondo, pli terura ol tiuj jam malaperintaj, kaj per sovaĝaj ekfrapoj ĝi vipis la teron.

Fine — post kelkaj horoj — la uragano ĉesis.

Antonio ne faris eĉ unu movon. Li timis ekmoviĝi. Li timis konvinki sin, ĉu li estas superŝutita aŭ ne.

Fine li ekkuraĝiĝis kaj levis sin. Li liberigis sin de la sufiĉe granda sablotavolo kaj malfermis la okulojn. Sed en tiu momento ekkaptis lin terura ektimo.

Dum furiozis la ventego, ekestis la nokto! La tuta ĉirkaŭaĵo kuŝis en profunda mallumo.

Antonio volis ekkrii, sed lia gorĝo estis tro seka. Li volis ekkuri, sed liaj rigidiĝintaj kruroj estis kvazaŭ el plumbo.

Post kelkaj momentoj li tamen ekiris. Fine li eĉ ekkuris. Ho, kiel bone, ke li almenaŭ memoras la direkton al la loko, kie staras la aŭtomobiloj!

Tiel li kuris kelkajn momentojn. Poste li ekvokis: "Sinjoro Meyer!"

Silento.

Ĉu li devojiĝis? Ho, certe, li devos deflankiĝi iomete dekstren! Do li ekkuris dekstren kaj post ĉiu paŭo li senespere vokis sinjoron Meyer.

Sed la dezerto estis muta kiel tombo.

Antonio ŝanĝis la direkton de sia kurado en ĉiu momento. Tuj ŝajnis al li, ke li devos iri maldekstren, tuj dekstren, tuj li revenis — kaj tiel li rapide kuris ĝuste en mala direkto ol staris aŭtomobiloj…

Lia voĉo plimalfortiĝis, liaj kruroj malleviĝis pro laciĝo.

Kaj la senkompata dezerto avide englutis liajn kavajn, kordisŝirajn ekkriojn, kiuj fine ŝanĝiĝis en kortuŝantan ĝemadon:

"Sinjoro Meyer! Sinjoro Meyer!"

FATAMORGANO.

Fine li elĉerpita falis teren.

Kaj nur nun li eksentis, kia malvarmo estas. La maldika vesto tute ne ŝirmis lin. Li komencis tiom tremi pro la malvarmo, ke li denove ekstaris kaj kun la lastaj rezervoj de la fortoj li ekiris plu.

Kien? Li ne sciis.

Sed li iris, li klopodis varmigi sin. Sensukcese.

Poste li falis teren ankoraŭ unufoje kaj ne plu leviĝis. Li sentis, kiel la frosto penetras lian korpon, sed li ne plu havis forton fari eĉ la plej malgrandan movon. Li fariĝis indiferenta al ĉio…

Li dankis al Dio, kiam li ekvidis la unuajn sunradiojn. La aero tuj ekvarmiĝis.

En la tuta ĉirkaŭaĵo estis nur sablo kaj ŝtonoj. La aŭtomobiloj estis nenie videblaj!

Li estas sola en senfina dezerto. Li aĉe pereos ĉi tie! Pro la varmego, malvarmo, malsato kaj soifo…

Li kuŝiĝis sur la varman sablon. Kiel agrabla tio estis post frosta nokto! Sed post unu momento li devis ekstari. La sablo komencis trovarmigi.

Per laciĝintaj okuloj li rigardis antaŭ sin en la ekvarmiĝantan dezerton. Li jam tute perdis la esperon, ke li povos savi sin.

Sed subite ekkaptis lin granda ĝojo. Ĉu lin ne trompas vidsento? Ĉu ĝi estas fantomo de la elĉerpitaj nervoj? Ne, li vidas ja tion tute klare, kaj ĝi estas tiel proksime! Li vidas oazon, altajn palmojn, domojn kaj homojn! Li vidas — kion li vidas? La vivon, la saviĝon, la sanon! Li vidas akvon, agrablan ombron!

Kaj Antonio ekkuris ĝojigita pro sia saviĝo. Sed — kion tio signifas? Li kuras, li kuras ja sufiĉe rapide — kio estas kun tiu oazo? Kial ĝi cedas antaŭ li? Sed kiel tio estus ebla? Aŭ ĉu li jam tute freneziĝis? Ŝajnas, ke tiuj suferoj senraciigis lin…

Kaj kiam li ekrigardis ankoraŭ unufoje, la oazo estis for. En tiu momento li ekrememoris, kion li lernis iam en la lernejo … ke sur la dezertoj la rompiĝo de lumradioj kaŭzas fantomon — fatamorganon — kaj tiu ĉi fantomo nun ankaŭ al li alportis por unu momento la bildon de la terparadizo…

Li klopodis iri plu, sed post kelkaj paŭoj li eksidis sur la varmegan teron. Lia kapo kliniĝis en la manplatojn.

En liaj okuloj ekbrilis bedaŭraj larmoj.

Li pereos ĉi tie sola, neniu ekscios pri lia terura suferado… Almenaŭ se estus al li ebligita lastfoje adiaŭi kun la gepatroj kaj fratinoj … kaj danki al sinjoro Meyer pro lia afableco…

Sed ĉu vere estas ĉio perdita? Ĉu li devas ĉi tie perei?

Li suprenlevis la kapon.

Al li proksimiĝis nova aperaĵo. Nun tio ne estis la trompa fatamorgano, sed araba virino.

Li ekkuris al ŝi.

"Donu al mi akvon!" li petis per ĉiuj lingvoj, kiujn li konis.

Ŝi ne komprenis. Ŝi montris antaŭ sin kaj komprenigis lin, ke li sekvu ŝin.

Li iris ĉe ŝia flanko. Kiam li falis teren, ŝi levis lin, ekprenis lian manon kaj preskaŭ portis lin.

Post kelkaj momentoj, kiuj estis por Antonio la tuta eterneco, en la valeto antaŭ ili aperis la oazo. Apenaŭ ili eniris ĝin, Antonio ekprenis akvujon kaj komencis avide trinki. Poste li svenis. Kiam li rekonsciiĝis, la virino alportis al li daktilojn.

Manĝinte li tuj profunde ekdormis.

OTHMAN.

Vespere oni vekis lin.

La virino, kiu venigis lin en la oazon, preparis por li kuŝejon sur la tero en sia kabano. Apenaŭ li iom manĝis, li daŭrigis la dolĉan dormon.

Kiam li vekiĝis, estis hela tago.

Post matenmanĝo li eliris por trarigardi la oazon. Li ja ne povos resti ĉi tie. Li devos havigi al si informojn, kion oni povas fari en tiu ĉi situacio.

Ĵus kiam li forlasis la kabanon, alveturis en la oazon longa procesio de armitaj viroj. Virinoj, infanoj kaj maljunuloj ĝojkriante kuris renkonte al ili. Sed kiam la armeestro diris al ili kelkajn vortojn, iliaj ĝojekkrioj ŝanĝiĝis en kortuŝan ploradon.

Viroj saltis de sur siaj kameloj kaj eksidis kun la ceteraj oazanoj. Unusola estro restis staranta. Antonio tuj ekkomprenis, ke ili estas la rajdantoj, ĵus revenintaj el rabekspedicio. La malhelaj vizaĝoj de la viroj kaj malĝojigaj ekkrioj de la virinoj, de la maljunuloj kaj infanoj estis la evidenta pruvo, ke la ekspedicio malsukcesis.

La estro parolis versimile pri la procedo de la ekspedicio. Li akompanis sian parolon per vigla gestado kaj tiel Antonio, malgraŭ tio, ke li ne komprenis, povis imagi en la fantazio la tutan ekspedicion.

Kaj ju plu parolis la estro, des pli certe ekkomprenis Antonio, ke li falis en leonkavon. Ke li troviĝas en la oazo de tiuj rabistoj, kiuj intencis ataki ilian ekspedicion — kion malebligis al ili nur li. La estro ĵus parolis pri la sorto de Othman. Kiu scias, kiamaniere li eksciis tion, sed estas vere, ke li priskribis lian arestiĝon tre fidele. Post tiu ĉi sciigo ĉiuj ĉeestantoj komencis eldiri la nomon de Othman kaj laŭte plori.

Antonio jam pripensis, kiamaniere li povus forkuri. Li timis, ke ili ekscios, ke li estas tiu perfidulo, kiu kaŭzis ilian tutan malfeliĉon.

La estro ankoraŭ ne finis sian parolon, kiam maljunulo subite ekstaris kaj, montrante per la mano al la suda enirejo en la oazon, ĝoje li ekkriis: "Othman!"

Ĉiuj malkonfide ekrigardis tien.

Vere! Proksimiĝis Othman!

Dum la terura samumo, kiam ĉiu havis sufiĉe da laboro kun si mem, Othman disŝiris la rimenojn, per kiuj li estis katenita, kaj forkuris.

Antonio vidis, ke fulmotondro proksimiĝas.

Dum la atento de la tuta vilaĝo estis fiksita al la revenanta Othman, Antonio surgrimpis kamelon kaj galope li ekrajdis en la vastan dezerton. Antaŭ ol ili ekrimarkis lin, li estis en distanco de unu kilometro.

Unuamomente ili ne komprenis, kion tio signifas. Sed Othman, kiu havis tre akran vidsenton, ekkonis lin.

"Ni persekutu lin!" li ekkriis rabie. "Ni ekkaptu lin, eĉ se la kameloj devus perei! Li estas tiu, kiu perfidis min!"

Komencis furioza persekuto…

Antonio ja estis sufiĉe malproksime, sed li rajdis sur la kamelo unuafoje, dum liaj persekutantoj estis eminentaj rajdantoj. Antonion pelis la timo antaŭ la aĉa morto, liajn malamikojn la venĝosopiro.

Kiu venkos?

Laŭŝajne la Araboj. Ili flugas sur siaj kameloj ventrapide. Ili faras grandegan cirklon, kies mezpunkto estas Antonio. La duoncirklo mallarĝiĝas. Tio ne povos daŭri longe, kiam Antonio estos kaptita.

Sed — kio aperis ĉe la horizonto?

Kia stranga procesio? Kameloj, aŭtomobiloj-

Antonio ekĝojegis!

Sinjoro Meyer fine atingis la ekspedicion de la onklo kaj nun ili kune tendaras! Kaj jam ili ekvidis lin kaj rapidas renkonte al li! Ĉu ili alveturos ĝustatempe? Antonion forlasas la fortoj, kaj liaj malamikoj estas jam tute proksime. Ili jam ekkomencis pafi!

Ho, la onklo kaj sinjoro Meyer kun siaj viroj venos tro malfrue! Ankoraŭ du — tri minutojn — kaj li estus savita!

Antaŭ li aperis granda abismo. Tiom larĝa, ke li ne povus transsalti ĝin. Tiom profunda, ke li trovus sur ĝia fundo la morton.

Kio restis? Aŭ morti en la manoj de la Araboj, aŭ ĵeti sin en la abismon kaj tie perei…

Li ne povis longe pripensi.

Antonio instigis la kamelon, kiu per granda arko suprensaltis kaj poste rapide malleviĝis al la fundo…

La abismo malice grimacis…

KONKLUDO.

Sed ĝisfunde li tamen ne falis.

El la kontraŭa rokmuro de la profunda abismo elstaris granda rokaĵo. Antonio ekkaptiĝis sur ĝi, sed per la forta ekpuŝego li senkonsciiĝis…

Kiam li malfermis la okulojn, kliniĝis super li du viroj: sinjoro Meyer kaj la onklo.

"Dank' al Dio!" ili ekflustris samtempe. "Savita!"

Antonio iom post iom rememoris pri ĉio.

"Kaj kie estas la persekutantoj?" li demandis per malforta voĉo.

"Kiam ili ekvidis, ke vi falas en la abismon, ili forkuris," respondis sinjoro Meyer.

Kaj nur nun Antonio vere ekĝojis pro tio, ke li revidis sian onklon. Li rapide refortiĝis. Tiam ĝisnokte ili rakontis al si reciproke pri siaj travivaĵoj. La onklo estis fiera je Antonio, ĉar tio, kion rakontis pri li sinjoro Meyer, esperigis, ke li fariĝos perfekta viro.

Antonio restis ĉe la ekspedicio de la onklo. Antaŭ la adiaŭo kun sinjoro Meyer li devis promesi al li, ke li dum la revojaĝo vizitos lian familion en Tunizio.

Dum plua vojaĝo li eksciis, kiamaniere oni vojaĝas en karavano. Ofte, kiam la dezerto estis varmega kiel brulvarmigita forno kaj en terura varmego la kameloj iris antaŭen nur tre malrapide, paŭon post paŭo — li eksopiris denove vojaĝi en komfortaj aŭtomobiloj. Sed baldaŭ li tamen alkutimiĝis al tio, precipe kiam la onklo promesis al li, ke — kiam li estos fininta sian lernadon — ili entreprenados longajn komercvojaĝojn en diversajn regionojn.

La restvojaĝo pasis sen eksterordinaraj okazintaĵoj.

Tuj post reveno la onklo anoncis Antonion kiel la lernanton.

Ĉi tiu fariĝis lerta, entreprenema komercisto. Li faris ofte diversajn komercvojaĝojn, komence kune kun la onklo, pli poste tute memstare.

Liaj sopiroj plenumiĝis. Li ja ne fariĝis vojaĝanto, sed ankaŭ kiel komercisto li ekvidis multajn novajn landojn, li ekkonis diversajn popolojn kaj ankaŭ aventurojn li travivis.

Sed neniam plu li travivis tiom da aventuraj okazintaĵoj, kiom dum sia unua vojaĝo, kiam li serĉis sian onklon…